З. В. Семёнова "Учебник языка эсперанто" (1984)
NAŬA LECIONO

En la lernejo.

Jura lernas. Li sidas en la klaso. Jura estas diligenta kaj kapabla
knabo. Li ĉiam preparas siajn lecionojn kaj estas preta respondi al
instruistoj. Estas geografia leciono. Apud nigra tabulo kun blanka
kreto ĉe ĝi sur griza muro pendas granda mapo (geografia karto).
Sur la mapo maroj estas bluaj, montoj - brunaj kaj malaltaj lokoj - verdaj.
Instruistino diras: "Kiu povas montri la kontinentojn,
levu manon!" Jura levas sian manon kaj iras al la mapo! Instruistino (al Jura):
"Kiel vi staras! Staru tiel, ke ĉiu povu vidi la mapon!"
Jura nun staras ĉe la dekstra flanko de la mapo.

Jura montras Eŭropon kaj Azion, Nordan Amerikon, Sudan Amerikon,
Afrikon, Aŭstralion kaj Antarkton. Li ankaŭ montras
nian landon - Sovetunion. Jura demandas: "Ĉu mi montru ankaŭ
Leningradon? Instruistino: " Jes, sed mi volas , ke vi montru Baltan
Maron, Nigran Maron, Ruĝan Maron, kaj post tio - Leningradon! Jura montras ĉion
kaj iras al sia loko. alia knabo montras marojn. Li montras Blankan
Maron, Nigran Maron, Ruĝan Maron kaj aliajn.

En la fino de la leciono la instruistino diras al la geknaboj,
ke ili skribu taskon por hejma laboro. Maldika knabino skribas
la taskon sur la nigra tabulo per blanka kreto, kaj aliaj geknaboj
skribas ĝin en siaj kajeroj per fontoplumoj aŭ per krajonoj.

La mapo de Sovetunio

Rigardu sur la mapon de Sovetunio. Vi vidas kia granda estas nia Sovetlando.
Kiam en Moskvo horloĝoj anoncas noktomezon, en Vladivostoko
jam estas mateno - estas la sepa horo kaj homoj iras al laboro.
Kiam vladivostokaj infanoj iras al lernejoj, moskvaj infanoj ankoraŭ dormas.

Ne nur tempo, sed ankaŭ klimato ne estas sama en nia granda lando.
Suda klimato estas tiel varma , ke citronoj kaj mandarinoj kreskas
en nia Sudo. Malvarma estas la klimato en Soveta nordo.
En Arkto neĝo kaj glacio neniam malaperas. En la mezo de la nia
lando klimato estas bona kaj ne tro varma.

Proverboj: Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.
Kiel vi al mi, tiel mi al vi.

◄ Previous ▲ Index ▼
Next ►
На Главную страницу.  Farlingo Home.

Last Updated 11 November 2004
Copyright © 2004 Farber Matvei & Farber Vladimir

Rambler's Top100 Counter narod.ru
Hosted by uCoz